Pardonpeton!

La vera aspekto de la retejo ne povas por esti korekte rigardata per via retumilo.
La adreso:
Universala Esperanto-Asocio
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando
tel.: +31 10 436 1044
faks.: +49 30 364280169
rete: vidu la liston

TEJO aktuale
2016  2015  2014  2013  2012  2011  2010  2009  2008

N-ro 263 (2011-01-26)
[DEJ] Novjara mesaĝo por 2011

Saluton!

Nome de la GEJ-estraro mi unue deziras al vi plezurplenan kaj sukcesan novan jaron. Eble al kelkaj de vi mi eĉ persone povis transdoni miajn dezirojn dum la novjara festo de la JES en Burg/Spreewald.

Mi ĝojas ke nia estaro pligrandiĝis danke al Liesa-Marie Alfier kaj Helen Geyer, kiuj proponis transpreni du komisionojn (Komisiono pri Publikaj Rilatoj kaj Komisiono pri Internaciaj Rilatoj) kaj eniri la GEJ-estraron. La ĉeestintoj de la jarĉefkunveno en Burg bonvole akceptis tiujn proponojn kaj bonvenigis la du aktivulinojn. Sesope kaj kun la subteno de aliaj komisionestroj, ni antaŭĝojas la evoluon de la asocio dum la venonta jaro. Pasintjare ni okupiĝis pri la aktualigo de la membrodatumbazo, la transdono de financaj respondecoj kaj la organizado de la 2a JES – kiu estis granda sukceso por la esperanto-movado. Ĉi-jare ni havas aliajn celojn: Koncentriĝo je publika agado, aktualigo de la retpaĝaro kun nova enhavmastruma sistemo (mallonge CMS – kiel Clemens ;-)) kaj nova koncepto por la membrogazeto Kune.

Krome la estraro ŝatas okazigi plurajn kunvenojn kun gastoj (do vi, se vi ŝatas engaĝiĝi) por kune diskuti pri la aktivaĵoj kaj niaj celoj kiel organizaĵo. Estas tre grava, ke la membroj komuniku al la estraranoj siajn ideojn, komentojn kaj kritikojn. Mi denove ŝatas atentigi vin pri la fakto, ke la Germana Esperanto-Junularo ĉefe ekzistas por vi – kaj pro vi. Mi do samtempe ŝatas danki al vi pro via daŭra subteno de nia agado.

Esperante, ke ni sukcesos kunigi diversajn membrojn por kelkaj interesaj „aktivulaj sesioj“, mi kore salutas vin!

Amike, Julia Hell

PS: Bv. ne heziti alskribi la respondeculojn de la komisionoj, se vi havas demandojn, instigojn, ideojn aŭ kritikaĵojn.

Ĉiu Gazetara Komuniko de UEA estas libere uzebla laŭ la Permesilo CC BY 4.0.

Supren
UEA, 2026